Stipendioj de AEA por Instruistoj

La Aŭstralia Esperanto-Asocio ofertas stipendiojn al instruistoj en Aŭstralio, kiuj sin dediĉas al la lernado de Esperanto, kaj kiuj celas enkonduki Esperanton en siajn klasĉambrojn. Se vi ankoraŭ ne estas plene kvalifikita instruisto, sed estas en la lasta jaro de via instruista kurso kaj trejnado, ni kuraĝigas ankaŭ vin kandidatiĝi.

La stipendio pagos ĉiujn kostojn rilate al kurskotizoj kaj loĝado por la Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro. Por pliaj detaloj, inkluzive de kondiĉoj, kaj instrukcioj por kiel kandidatiĝi - bonvolu elŝuti nian Stipendian Formularon.

Por malfermi kaj printi la Stipendian Formularon, vi bezonos la programon "Adobe Acrobat Reader", senpage elŝutebla el la retejo de Adobe.


please show me this page in English.