Matenaj Klasoj


Matenaj klasoj okazos en 2 sesioj - kun tepaŭzo inter ili: de la 9:00atm ĝis la 10:30atm, kaj dela 11:00atm ĝis la 12:30ptm.


Posttagmezaj Klasoj & Elektaĵoj


De la 2:00ptm ĝis la 3:30ptm, partoprenantoj povos elekti ĉeesti:
  • Klasoj por Nivelo 1 - devigaj por studantoj je Nivelo 1
  • Ekzampreparaj lecionoj por la MEZA Ekzameno de AEA
  • Individua helpo en prononcado kaj/aŭ konversacio
  • Lernado de Esperanto per ludoj
  • Tostmastra Klubo


De la 4:00ptm ĝis la 5:30ptm, partoprenantoj povos ĉeesti:
  • Ekzampreparaj lecionoj por la BAZA Ekzameno de AEA
  • Individua helpo en prononcado kaj/aŭ konversacio
  • Kreema Esperanto-verkado
  • Kantado en Esperanto
  • Tostmastra Klubo



Fruvesperaj Forumoj


Forumoj pri variantaj temoj okazos en diversaj vesperoj, post vespermanĝo, inter la 7:00ptm kaj la 8:00ptm.


Vesperaj Aranĝoj


Komencante je la 8:00ptm, prenu parton en dramo, parolado, dancado, koncertoj kaj ludoj.


Ĝenerala Jarkunveno de AEA


La Ĝenerala Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos je la unua mardo, merkredo kaj ĵaŭdo vespere - de la 7:00ptm. Ĉiuj membroj de AEA estas bonvenaj.


Bankedo


La Somerkursaro finiĝos vendredon vespere, la 19an de januaro 2007, per tradicia festmanĝo kaj disdonado de premioj kaj atestiloj.


Se vi volas havi pli da informo, senhezite kontaktu nin!


please show me this page in English.