Universitataj Kolegioj

La universitataj kolegioj sidas inter natura veprejo kun grandaj pejzaĝoj sur la urbon de Hobarto, Riveron Derwent kaj Monton Wellington.

apartment_med

Ekzistas aŭtobusservo al la butikaro kaj marbordo de Sandy Bay, kaj al la centro de Hobarto. La aŭtobushaltejo troviĝas je ducent metroj for.

Ekzistas ankaŭ uzeblaj sportejoj kaj arbarpromenoj.

mainbuildingred_med

Haveblas nur unulitaj ĉambroj, sed kelkaj estas kune en apartamentoj kun malgrandaj kuirejo kaj sidĉambro por 6. Ĉi lastaj estos rezervataj por familioj kun infanoj, se ili reĝistriĝas ĝis la 1a de oktobro.

Ĉiuj ĉambroj havas komunajn banĉambrojn, kaj ĉiuj kostos (inkluzive de impoŝto GST):
  • po $45 por nokto, se menditaj por 14 tagoj ol pli
  • po $57 por nokto, se menditaj por malpli ol 14 tagoj

La prezoj inkluzivas 3 manĝojn ĉiutage, kaj littolaĵoj estos havigataj en ĉiuj ĉambroj.

Ni konsilas al vi mendi frue, se vi volas esti certa pri la loĝado, ĉar haveblas nur 60 ĉambroj.


Se vi volas havi pli da informo, senhezite kontaktu nin!


please show me this page in English.