Atilio Orellana Rojas, Esperanta somerlerneja 'tutmonda vojaĝanto'. Li estas instruisto el Argentino, kiu nun loĝas en
Hago, forte laboranta por la Internacia Instituto de Esperanto. Li promocias la Cseh
metodon de instruado, kaj li laboras por la projekto, Indiĝenaj Dialogoj, kies celo estas plibonigi tutmondan komunikadon inter indiĝenaj popoloj per la Esperanta lingvo. Atilio instruos nivelojn 1 kaj 2.

Franciska Toubale loĝas en Melburno, sed lernis Esperanton en Francio, tie instruante la anglan lingvon en francaj lernejoj. Ŝi estas sprita kaj kreema instruistino, kiu igas la studantojn paroli la ĉiutagan lingvon per rekta metodo, kun ludoj kaj ekzercaĵoj. Per Esperanto ŝi vaste vojaĝis en Eŭropo, Azio kaj Usono, kaj prenis parton en multaj internaciaj Esperanto-kongresoj kaj -kursaroj. Ŝiaj klasoj estas ĉiam ĝojplenaj. Franciska instruos nivelojn 1 kaj 3.

Hazel Green, kiu instruis Esperanton en Kvinslando dum pluraj jaroj, estas nuntempe la prizorganto de la Korespondkursoj de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Havante fluan parolkapablon en Esperanto, ŝi estis aktiva ankaŭ en pluraj funkcioj en la aŭstralia Esperanto-movado. Ŝi estas unu el manpleno da posedantoj de la Alta Diplomo en Aŭstralio, kaj estas nia specialisto pri ĉiu aspekto de la gramatiko de Esperanto. Krome, ŝi ĝuas konduki konversaciklasojn. Hazel instruos nivelojn 2 kaj 4.

Trevor Steele praktikas Esperanton plensence, instruante ĝin kaj en aŭstraliaj somerkursaroj, kaj en regulaj kursoj transmare. Li estas fama esperanta aŭtoro, verkinte varion de originalaj romanoj en nia lingvo. Estinte Ĝenerala Direktoro de UEA, li nun estas membro de la Ekzamena Komitato de AEA. En sia instruado, kiu ĉiam estas amuza, li koncentriĝas pri konversacio, kaj pri studo de literaturaĵoj. Trevor instruos nivelojn 3 kaj 4.

Marcel Leereveld estas instruisto de fremdaj lingvoj, originante el Nederlando, sed nun loĝante en Melburno. Li enkondukis Esperanton kiel regulan fakon en la lernejprogramojn de Caulfield Grammar School kaj de The Friends' School, kaj sukcese agadis pro la akcepto de Esperanto kiel oficialan fakon por la lernejfinaj ekzamenoj en Tasmanio. Li estas specialisto pri gramatiko kaj stilo, kaj verkis plurajn studlibrojn. Li estas la Ĉefekzamenisto de AEA, kaj kunordigos la matenajn klasojn. En la posttagmezo, li preparos studantojn por la diversaj ekzamenoj.

Se vi volas havi pli da informo, senhezite kontaktu nin!


please show me this page in English.